Neretva
El Vikipedio
Geografio>>Rivero
Neretva (itale Narenta) estas la plej grava rivero de Hercegovino en Bosnio kaj Hercegovino. La rivero longas 280 km. Ĝi fontas en alto de ĉ. 1800 m ĉe Jabuka, ĉ. 80 km sude de Sarajevo, poste fluas ĉ. 100 km nord-okcidenten, kliniĝas sude ĉe Jablanica kaj alfluas la Adriatika Maron en dubranĉa delto ĉe Ploče en Kroatio.
La plej grava loko apud Neretva estas Mostar.