Neustadt (Saksio)
El Vikipedio
Neustadt en Saksio (germane Neustadt in Sachsen) estas saksa urbo, kiu situas en Germanio, inter Elba Grejsmontaro kaj Luzacia Montaro. Ĝi havas ĉirkaŭ 10.700 enloĝantojn.
[redaktu] Historio
Unuafoje oni dokumente menciis Neustadt en 1333 kiel urbon kun orminado. La fondintoj estis ministoj el Freiberg. Tiam la urbo apartenis ankoraŭ al Bohemio. En la jaroj 1433 kaj 1451 per aĉeto respektive interŝanĝo venis unue duono, poste la dua duono en saksan posedon. Neustadt situis ĉe multe uzata salovojo, kiu kondukis de Halle tra Stolpen al Bohemio. Pro tio la signifo de la urbo kreskis dum la unuaj jarcentoj de ĝia ekzisto. Ekde la 18-a jarcento la urbon tuŝis ankaŭ pilgrima vojo de Bautzen al la bohema sanktejo Mariaschein (Brilo de Maria). ...
[redaktu] Turismo
La mezaltmontara pejzaĝo ofertas milde stimulan klimaton kaj bonajn eblecojn ripozi. Tra arbaro, kampoj kaj pratoj kondukas bone signita, ampleksa reto de migro- kaj biciklovojoj. Neustadt disponas pri la plej granda amuzbanejo de orienta Saksio. ...