Nigra pego
El Vikipedio
Nigra Pego | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Dryocopus martius |
La nigra pego estas la plej granda pego de Eŭropo. Ĝi grandas preskaŭ kiel frugilego. Ĝi havas nigran plumaron, la masklo havas ruĝan kaposupron, dum la femalo havas nur ruĝan nukon. Ambaŭ sekso havas flavajn okulojn, blanketan bekon. La flugado de la nigra pego estas forta, milde onda.
Ĝi vivas norde kaj en alt-montaroj, en pinaro, fagoarbaro aŭ alia falfolia arbaro. Ĝi nestas en arbotruoj, kiun ĝi mem faras. Ĝi estas nemigra birdo.
Ĝia voĉo estas longa kli-jo, dum flugo rapide ripetita kri-kri-kri. Ĝi malofte eligas tamburan voĉon printempe.