Nikolaj Ostrovskij
El Vikipedio
Nikolaj Aleksejeviĉ Ostrovskij (naskiĝis la 29-an de novembro 1904 - mortis la 25-an de decembro 1936) estis ruslingva soveta verkisto.
Li naskiĝis en vilaĝo Vilija, en sud-okcidenta parto de Ukrainio, en malriĉa familio, tial li devis perlabori monon jam kiel 11-jara infano. Kiel 14-jara li aktive batalis kontraŭ germana okupacianta armeo, aliĝis kiel volontulo al Ruĝa Armeo, sed estis grave vundita, pro kio li perdis movokapablon kaj vidpovon. En 1924 li aliĝis al komunista partio.
La batalon de soveta junularo pri la nova socialisma ŝtato li priskribis en aŭtobiografiaj romanoj Kiel la ŝtalo estis hardata (1934), kiu estis esperantigita de Solomon Iljiĉ Cins, kaj En ŝtormo naskitaj (1936) - li diktis ilin al skribisto.
[redaktu] Verkoj
- Kak zakalalas stal (Kiel la ŝtalo estis hardata)
- Roĵdonnije burej (En ŝtormo naskitaj)