Solomon Iljiĉ Cins
El Vikipedio
Solomon Iljiĉ Cins (naskiĝis en 1910 - mortis la 17-an de februaro 2003 en Kirjat-Mockin, Israelo) estis israela esperantisto.
Li naskiĝis en Latvio, lernis Esperanton 18-jara, estis vic- kaj fakdelegito pri ŝoforaj aferoj en Rigo, de 1960 ĝis sia enmigro Israelon en 1991.
[redaktu] Tradukoj
- Nikolaj Ostrovskij: Kiel ŝtalo estis hardata (Red. Nikolaj Danovskij. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1997. - 367 p.)