Normandio (dukujo)
El Vikipedio
La dukujo de Normandio kreiĝis en 911, kiam la normana ĉefo Rollo subskribis packontrakton kun la franca reĝo Karlo la 3-a.
Rollo estis nomita per la normana titolo jarl de Normandio, nur Rikardo la 2-a ekportis la titolon duko de Normandio.
Enhavo |
[redaktu] Dukoj de Normandio
[redaktu] Rolonidoj
- 911-927: Rollo, grafo de Rouen, jarl de la Normanoj
- 927-942: Vilhelmo la 1-a Longa Glavo (Guillaume Longue Épée), grafo de Rouen, jarl de la Normanoj († 942).
- 943-996: Rikardo la 1-a, grafo de Rouen, jarl de la Normanoj, prenos la titolon duko de Normandio († 996).
- 996-1026: Rikardo la 2-a, duko de Normandio († 1026).
- 1026-1027: Rikardo la 3-a, duko de Normandio († 1027).
- 1027-1035: Roberto la 1-a, duko de Normandio († 1035).
- 1035-1087: Vilhelmo la Konkerinto (William the Conquerer, Guillaume le Conquérant), duko de Normandio, reĝo Vilhelmo la 1-a de Anglio
- 1087-1106: Roberto la 2-a, duko de Normandio
- 1106-1135: Henriko la 1-a Beauclerc, duko de Normandio, reĝo de Anglio
[redaktu] Anjou-Plantagenet
- 1135-1137: Stefano de Blois, grafo de Boulogne kaj Mortain, reĝo de Anglio
- 1137-1144: Eustach de Blois
- 1144-1150: Geoffroi Plantagenet, grafo de Anjou kaj Maine, duko de Normandio, filo de Fulko la 5-a kaj bofilo de Henri la 1-a
- 1150-1153: Henriko la 2-a, grafo de Anjou kaj Maine, reĝo de Anglio
- 1153-1156: Vilhelmo († 1156), filo de Henri
- 1156-1189: Henri la 2-a, duonfoje
- 1189-1199: Rikardo la 1-a Leonkoro (Lionheart, Cœur-de-Lion), reĝo de Anglio, grafo de Anjou kaj Maine, duko de Akvitanio
- 1199-1204: Johano sen Tero (John Lackland, Jean Sans Terre), reĝo de Anglio
En 1204 Francio rekonkeris la kontinentan parton de Normandio. La kvar normandaj insuloj tamen restis ĝis hodiaŭ sub la rego de la britaj reĝoj. Sub la Valois la dukujo estis donita plurfoje al tronsukcedonto aŭ al iu filo de reĝo.
[redaktu] Kapetidoj
- 1332-1350: Johano la 2-a, duko de Normandio, plej aĝa filo de Filipo la 4-a, kiel Johano la 2-a en 1350 reĝo de Francio
- 1355-1364: Karlo la 1-a, duko de Normandio, filo de la antaŭa, Dauphin de Viennois 1349, reĝo de Francio 1364
Inter 1418 kaj 1450 Normandio estis sub la rego de la anglaj reĝoj Henri la 5-a kaj Henri la 6-a.
- 1465-1469: Karlo la 2-a, duko de Berry kaj de Normandio. Lia frato, reĝo Ludoviko la 11-a, ŝanĝis tiun dukujon en 1459 kontraŭ Guyenne; li estis la lasta vera duko
- 1785-1789: Ludoviko la 1-a, titola duko de Normandio, pli juna filo de la reĝo Ludoviko la 16-a.