Nova Ekonomia Politiko
El Vikipedio
En la inter(civita)na milito ekzercis la registaro de Sovetrusio ekde 1918 la ekomonian politikon de militkomunismo ĝis 1921.
Post venko de revolucio kaj super ribelo de matrosoj de Kronstadt, Lenin akceptigis en februaro en 1921 spite al konsiderinda kontarŭstaro en la partio la koncepton de Nova Ekonomia Politiko (NEP).
Tio leĝigis la profitcelitan produktadon, la privatan posedon en la konsumvara produktado, akiron de riĉaĵo kaj impostigis la kamparanojn per „naturimposto”, tiel alligante ilin al la ekonomia sistemo. Per tio leviĝis unuafoje la teoretika demando pri problemo de socialisma merkatekonomio.
En 1929 ellaboris Buĥarin kiel programon por la soveta socio "Riĉigu sin!", kion li komprenis ne nur materie, sed kulture kaj kio enhavis la plian dekonstruon de la komand-ekonomio. Stalin nomis tiun direkton kiel "dekstra opozicio" kaj esprimis, ke la tuta sieĝo de la socialismo en la Sovetunio akireblas nur surbaze de la "klasbatalo en la vilaĝoj" per "kolektivigo de la agrikulturo".