Nova Mondo de Prago
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Hradcany > Nova Mondo < Turismo
Nova Mondo (Nový svět). Ĝi estis ĉiam kvartalo de la malriĉularo de Hradčany. La intereson vekas pli multe ĝia entuta karaktero ol la artisma valoro de la unuopaj domoj. En la unu el la domoj loĝis en la tempo ĉirkaŭ la jaro 1600 la fama astronomo de Rudolfo la 2-a, Tycho Brahe. Belan stukan ornamon posedas la domo Ĉe 1a ora piro (U zlaté hrušky), barokstila el la unua duono de la 18-a jarcento. En la domo Ĉe la ora plugilo (U zlatého pluhu) naskiĝis en la jaro 1859 la fama genia violonisto F. Ondříček.