Olgoj ĥorĥoj
El Vikipedio
Olgoj ĥorĥoj estas nomo de tre danĝera sabla vermo. Ĝi vivas en mongolia stepoj kaj dezerto Gobi. Lokaj loĝantoj nomas ĝin Allghoi Khorkhoi kaj neĝoje ili rakontas pri ĝi. Ĝi onidire estas kapabla per nekonstatita maniero mortigi ne nur hundon aŭ homon, sed eĉ ankaŭ kamelon. Oni spekulacias pri forta veneno aŭ elektra ŝargo.
Laŭ rakontado de membroj de unu rusa ekspedicio gvidita de paleontologo I. A. Jefremov, Olgoj ĥorĥoj atakonte kunvolvas en rondon, ĝia grizaflava koloro en unu fojo ŝanĝiĝas ĝis bluaviola, en ambaŭ ekstremaĵoj poste klare ĝis blua. (Kutime oni indikas ankaŭ aliaj kolorojn.) Poste ĝi atakas kaj mortigas. Du kolegoj de la rusa sciencisto pagis pro sia scivolemo per la vivo. Laŭ asertoj ĝi mortigis ambaŭ sciencistojn proksimume el 4 metra distanco.
La maniero, per kiu "vermo-intesto" mortigas, estas ĝis nun la plej granda mistero. Multaj asertoj atestas pri tio, ke ĝi elŝprucas venenon. Sed ĝis hodiaŭaj tagoj estas konata nenia speco de tiel abrupta veneno, kiu ekkontaktiĝinte homan orpon efikis tiel rapide. Same tiel eblas anticipe elimini elektran elŝargon rilate al nekondukiteco de la tero kaj la aero.
Mongolaj paŝtistoj rifuzas paroli pri ĝi, sed malgraŭ tio sukcesis proksimume loki ĝian teritorion. Unu ĉiĉerono proklamis pri ĝi, ke ĝi troviĝas proksimume 150 km sudoriente de regiono nomata Ĥaldzandzaĥ, do "Dezerta regiono", en sablaj dunoj. Sed onidire eblas ekvidi ĝin sole en la plej grandaj varmegoj, do en junio kaj en julio, pli poste ĝi onidire enborigas sin en la teron, kie ĝi dormas.
Unuaj mencioj pri tiu ĉi nekutima vermo aperis en la angla lingvo en libro de profesoro Roy Chapman Andrews. La libro aperis en la jaro 1926 kaj ties nomo estis On The Trail Of Ancient Man. Laŭ tiu ĉi kreitulo ankaŭ plej verŝajne kreis verkisto Frank Herbert sablajn vermojn en lia fama romano Dune. Mondan unuaecon tenas ĉeĥa kriptozoologo inĝeniero Ivan Mackerle, kiu en la regionon de la troviĝo faris kelke da ekspedicioj. Al tiu ĉi temo li publikigis ankaŭ kelke da libroj.