Operaco Barbaroso
El Vikipedio
Operaco Barbaroso | |||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Granda Patruja Milito | |||||||||||
![]() Germanaj soldatoj en Rusio en 1941 |
|||||||||||
|
|||||||||||
Flankoj | |||||||||||
Akso | Sovetunio | ||||||||||
Komandantoj | |||||||||||
{{{komandanto1}}} | {{{komandanto2}}} | ||||||||||
Forto | |||||||||||
3 900 000 viroj, 3 850 tankoj, persekutiloj de tankoj kaj atakaj kanonoj, 3 000 aviadiloj | 2 700 000 viroj, 10 500 tankoj, 7 500 aviadiloj | ||||||||||
Perdoj | |||||||||||
800 000 viroj, 3 000 tankoj, persekutiloj de tankoj kaj atakaj kanonoj, 3 000 aviadiloj | 5 500 000 - 6 000 000 viroj, 20 000 tankoj, 10 000 aviadiloj | ||||||||||
{{{notoj}}} |
Operaco Barbaroso estas germana koda nomo (modelo por la nomo estis Frederiko la 1-a Barbaroso) por invado ĝis Sovetunio, kiu denove malfermis orientan batalfronton en 1941 - 1945 kaj komencis Grandan Patrujan Militon. La prilaboradon de la atako ordonis Adolf Hitler jam mallongtempe post kapitulaco de Francio kaj direktilo n-ro 2 estis aprobita kaj subskribita la 18-an de decembro . La operaco Barbaroso estis komencita la 22-an de junio 1941 kaj finis en decembro de 1941, kiam la elĉerpintaj germanaj soldataroj ne kapablis en kruelaj vintraj kondiĉoj kaj dum plifortiĝanta rezisto de Ruĝa Armeo daŭrigi en sia antaŭenpaŝo kaj transiris en defendon. Kvankam eblas la germanan militiron en la paso de Barbaroso konsideri kiel venka, temis pri la venko tre multekoste pagita kaj nesufiĉa, ĉar ĝi ne sufiĉis al tio, por ke Sovetunio estu rompita, kaj pli lngdaŭran militon Tria regno kaj ĝiaj aliancanoj ne povis permesi al si. En la sekvantaj jaroj komencis reaiĝis supero de industrio de Aliancanoj (ĉefe de Sovetunio, Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando) kaj iliaj kreskantaj batalspertoj tiamaniere, ke Germanio kaj ties satelitoj fine ne kapablis rezisti al ĝi.