Oreamno
El Vikipedio
Dosiero:Information-silk.pngOreamno Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc) |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Oreamnos americanus (Blainville, 1816) |
La oreamno (Oreamnos americanus), ankaŭ konata kiel monta kapro, estas granda huf-hava mamulo trovebla nur en Nordameriko. Kvankam ĝi aspektas iom kiel kapro ĝi efektive estas pli parenca al antilopo. La oreamno vivas alte en la montoj kaj estas bona grimpanto, ofte ripozanta sur montaj kornicoj ne atingeblaj de rabobestoj.
[redaktu] Klasado
Oreamnoj estas parhufuloj de la boveda familio. Ili apartenas al la subfamilio de kaprenoj kune kun tridek du aliaj specioj kaj estas la sola specio de la genro oreamno. La nomo oreamnos venas de la greka vorto "ore" (monto) aŭ, alternative, de la grekaj vortoj "oreas" (monta nimfo) kaj "amnos" (ŝafido).