Oriana Fallaci
El Vikipedio
Oriana FALLACI [orjAna falAĉi] (naskiĝis la 24-an de julio 1929 en Florenco, mortis la 15-an de septembro 2006 samloke) estis itala ĵurnalisto kaj verkisto. (La germana vikipedio indikas, ke ŝi naskiĝis la 29-an de junio 1930. La pola vikipedio indikas la 24-an de julio 1929.)
La junaĝo de Fallaci estis forta influata de la itala faŝismo kaj de ŝia kontraŭfaŝisma patro Edoardo Fallaci, kiu estis rezistulo.
Kiel ĵurnalisto Fallaci raportis pri la Vjetnama milito. Siajn spertojn ŝi en 1969 publikigis en formo de taglibro sub la titolo "Ni, anĝeloj kaj bestioj". En la postaj jaroj ŝi konatiĝis per siaj libroj "Leteroj al infano neniam naskita" (imagaj mesaĝoj al sia enutera bebo, kiun ŝi poste perdis), "Viro", "Inŝala" (pri la interna milito en Bejruto) kaj aliaj.
Fallaci nun vivas en Novjorko. Post la tieaj atencoj de la 11-a de septembro 2001 ŝi publikigis en la ĵurnalo Corriere della Sera eseon pri la eventoj, kiu aperis libroforme sub la titolo "Furiozo kaj orgojlo" (La Rabbia e L'Orgoglio). Ĝi tezas, ke la kristana okcidentujo per sia liberaleco al Islamo kreis la islaman fundamentismon. Sian kritikon ŝi direktas ne nur al fundamentismo, sed al islamo ĝenerale, kiun ŝi komparas al faŝismo, sub kiu ŝi suferis kiel infano.
Ŝia plej nova libro "la povo de la racio" defendas la tezon, ke la povo de la okcidenta racio estas la esperiga faktoro kontraŭ islamigo de Eŭropo.
Fallaci en Italio estis akuzita pro ofendo de religio, sed ne aperis antaŭ la tribunalo.