Florenco
El Vikipedio
Florenco | |
Regiono: | Toskanio (Toscana) (2005) |
---|---|
Provinco: | Florenco (2005) |
Koordinatoj: | 43° 47' N, 11° 15' E Mapo |
Alto super marnivelo: | 50 m |
Areo, km2: | 102 (2005) |
Loĝantaro: | 368059 (31-12-04) |
Loĝdenso, 1/km2: | 3453 (2005) |
Subdividaĵoj: | Galluzzo, Settignano (2005) |
Najbaraj komunumoj: | Bagno a Ripoli, Campi Bisenzio, Fiesole, Impruneta, Scandicci, Sesto Fiorentino (2005) |
Sankta patrono: | San Giovanni Battista |
Festa tago: | 24-a de junio (2005) |
Nomo de loĝantoj: | fiorentini |
Poŝtkodo: | 50100 (2005) |
Imposta kodo: | D612 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 048017 (2005) |
Telefona prefikso: | 055 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.comune.firenze.it |
Florenco (43° 47' N, 11° 15' E Mapo) (Itale, Firenze) estas urbo en la centro de Toskanio, en centra Italio, apud la Rivero Arno. Ĝi grandas 102 km2 kaj ĝia loĝantaro estas ĉirkaŭ 375,000, krom antaŭurba loĝantaro de 200,000. Florenco estas la ĉefurbo de la regiono de Toskanio, kaj mallonge (1865-1871) estis la ĉefurbo de la reĝlando de Italio. Florencon longe (1434-1494, 1512-1527 kaj 1530-1737) regis la Mediĉoj.
Florenco estis centro de mezepoka eŭropa komerco kaj financo kaj kelkfoje konsideriĝas la naskloko de la Italia Renesanco. Florenco estas fama pro ĝia riĉo de arto kaj arkitekturo. Oni diras, ke el la 1000 plej gravaj eŭropaj artistoj de la dua jarmilo, 350 loĝis aŭ laboris en Florenco.
Enhavo |
[redaktu] Historio de Florenco
La registrita historio de Florenco komencis kun la fondiĝo en 59 a.K. de kolonio far romiaj eks-soldatoj, kun la nomo Florentia. Ĝi estiĝis la ĉefurbo de episkopejo en la frua 4-a jarcento, kaj sekve estis sub la regno de Bizanca imperio, Ostrogotoj, Lombardoj kaj Frankoj, dum kiu la loĝantaro eble malkreskis al 1000 homoj.
Ĝi fariĝis Aŭtonoma Urbo de 1115 kaj komencis sian progreson ĝis konvertiĝo en grava ekonomia potenco en Eŭropo kun la kreado de sia propra valuto floreno en 1252.
El 80.000 loĝantoj antaŭ ol pesto de 1348, multaj laboris en lano-industrio. Florencanoj vivis kelkaj rebeloj ĝis alveno al magistrata posto de familio Mediĉoj. Plurfoje Mediĉoj lasis kaj reprenis urbestradon ĝis 1537 kiam ili fariĝis per papa helpo Dukoj, unue de Florenco kaj poste de Toskanio en 1569. Ilia regado tiamaniere daŭris du jarcentoj.
La malapero de tiu ĉi dinastio inkludis Toskanon ene de Aŭstrio-Hungario ĝis la unuiĝo de Italio. Toskanio fariĝis provinco de la Itala Reĝlando en 1861, la unua itala parlamento estis en Florenco, kiu iĝis ĉefurbo de la nova lando inter 1865 kaj 1871 (post Torino kaj antaŭ Romo)
En la 20-a jarcento la urbo multe kreskis precipe dank'al turismo (tre grava pro siaj pluraj artaĵoj), industrio kaj komerco.
En Florenco okazis la 1-a Eŭropa Socia Forumo, de la 7-a ĝis la 10-a de novembro 2002, kaj ĝi estas la urbo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en 2006.
[redaktu] Monumentoj
La Rivero Arno fluas tra antikva parto de la urbo kaj ludas gravas rolon en ĝia historio, portante riĉecon per komerco kaj malriĉeco pro oftaj inundoj. Sur ĉi rivero troviĝas grava kaj bela ponto, la Ponte Vecchio (Olda Ponto), komece konstruita far la etruskoj kaj la nura ne difektita dum la Dua mondmilito
Centre de la urbo troviĝas la Fontano de Neptuno, skulptaĵo farita el marmoro ĉe romia akvodukto ankoraŭ funkcianta.
La plej fama palaco estas la Palazzo Vecchio (Olda Palaco), monumento dediĉita a la familio Mediĉoj, kiuj regis la urbon dum la 15-a jarcento. Tre proksima estas la Galleria degli Uffizi (unu el plej famaj artaj muzeoj en la mondo) kaj la skulptarta muzeo Bargello kun pluraj laboroj de Michelangelo kaj Donatello.
En alia bordo de la Arno (Oltrarno laŭ florencanoj) troviĝas la granda Palazzo Pitti kun gastigas la privatan artan kolekton de familio Mediĉoj, ĉe ĉi tiu palaco troviĝas la ĝardeno Giardino di Boboli dekorita per interesaj skulptaĵoj.
La arkitektura juvelo de la urbo estas sendube la Katedralo Santa Maria del Fiore konata ankaŭ kun la nomo "il Duomo", alia grava preĝejo estas Santa Croce (Sankta Kruco) oni povas vidi tombojn de Galileo, Michelangelo kaj aliaj famuloj de la florenca historio.
[redaktu] Sporto
La loka futbala teamo estas Fiorentina. Florenca piedpilko estas revivigo de mezepoka piedpilko.
[redaktu] Notindaj homoj el Florenco
- Baccio D'Agnolo
- Dante Alighieri
- Giovanni Boccaccio
- Bartolomeo Karduĉo
- Vincento Karduĉo
- Lorenzo dei Medici
- Michelangelo
- Eugenio Montale
- Leonardo da Vinci
- Girolamo Savonarola
- Makiavelo
[redaktu] Ĝemelaj urboj
Florenco havas multajn ĝemelajn urbojn.
- Aliaj urboj tra la mondo:
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Universala Kongreso 2006 en Florenco
- Sindromo Stendhal
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Oficiala ttt-paĝo
- Florence: Virtual travel in the city of Renaissance (angle kaj itale)
- Retpaĝaro de la UK 2006 en Florenco
- Florence Travel Guide (English/Italian/Deutsch/French)
- Florence Photos (English)