Osaka Rapida Fervojo
El Vikipedio
Osaka Rapida Fervoja AK (大阪高速鉄道株式会社 [o:saka ko:soku tecudo: kabuŝiki gajŝa]; Angle: Osaka Monorail Co., Ltd. ) estas tria sektoro(jura persono fondita de l'Osaka Prefektujo, 7 municipoj en Osaka Prefektujo, 6 privataj fervojaj kompanioj kaj 14 entreprenoj) administranta unurelvojon. Ĝi estas pli konata kiel 大阪モノレール Osaka Monorail [o:saka monore:ru]. La tuta longeco 23.8km estas registrita de Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longa unurelvojo en la mondo.
Ĝi kuras sur supervojo de Osaka Internacia Flughaveno en Tojonaka tra Suita, Ibaraki, Setcu, Moriguĉi ĝis Kadoma.
Enhavo |
[redaktu] Historio
- 1980 15-a de decembro fondiĝis la kompanio.
- 1990 1-a de junio malfermiĝis unua linio Osaka Unurelvojo-Linio, inter Minami-Ibaraki kaj Senri-Chuo.
- 1994 30-a de septembro malfermiĝis parto inter Shibahara kaj Senri-Chuo
- 1997 1-a de aprilo malfermiĝis parto inter Osaka Internacia Flughaveno kaj Shibahara
- 1997 22-a de aŭgusto malfermiĝis parto inter Minami-Ibaraki kaj Kadoma
- 1998 1-a de oktobro malfermiĝis dua linio Kokusai-Bunka-Koen-Toshi-Linio(Saito-Linio)
[redaktu] Linioj
- Osaka Unurelvojo-Linio (ĉeflinio)
- Kokusa-Bunka-Koen-Toshi-Linio (Saito-Linio)
[redaktu] Vagonoj
- 1000 serio
- 2000 serio