Padio
El Vikipedio
Padio estas granda ebenaĵo en norda Italio, kreita kaj regata de rivero Pado.
Ĝi etendiĝas triangule inter la Alpoj (norde), la Apeninoj (sude) kaj Adriatiko (oriente). Politike ĝi apartenas al la italaj regionoj Piemonto, Lombardio, Venetio kaj Emilio-Romanjo. Pro sia natura situo ĝi ĉiam estis grava trafika ligilo orient-okcidenta, kiel atestas vojoj laŭ ĝiaj norda kaj suda randoj. Nord-suda trapasas ĝin la vojo tra la pasejoj Abetone (pasejo) en Apeninoj kaj Brenero en Alpoj.
Gravaj urboj estas Bolonjo, Milano, Mantovo, Parmo, Pavio, Torino kaj Verono.