Piemonto
El Vikipedio
Piemonto Piemonte |
|
![]() |
|
kodo: | PMN |
---|---|
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 25.400 km2 |
Ĉefurbo: | Torino |
Loĝantaro: | 4.289.000 loĝ. |
Loĝdenso: | 166 loĝ./km2 |
Provincoj: | Alessandria, Asti, Biella, Cuneo, Novara, Torino, Verbano Cusio Ossola, Vercelli |
Komunumoj: | listo de 1.206 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 01 |
Presidanto: | Mercedes Bresso 4/4/2005 |
Retpaĝo: | oficiala paĝo |
![]() |
Piemonto (itale Piemonte [pieMONte] kiu signifas piedon de la montoj) estas regiono de nord-okcidenta Italio. Ĝi areas 25.400 km² kaj enhavas cirkaŭ 4,3 milionojn da loĝantoj. Ĝia ĉefurbo estas Torino.
Fakte Piemonto triflanke estas limigata de la Alpoj, alta montoĉeno, kiu enhavas Monvison, kie fontas la rivero Po, la plej longa de Italio. Piemonto samlimas kun Svislando (norde), Aosta Valo kaj Francio (okcidente), Ligurio (sude), Lombardio kaj Emilio-Romanjo (oriente).
La regiono enhavas ok provincojn (Alessandria, Asti, Biella, Cuneo, Novara, Vercelli, Verbano Cusio Ossola kaj Torino). Aliaj gravaj urboj estas Moncalieri, Rivoli, Bardonecchia, Susa kaj Ivrea.
La Piemonta ebenaĵo estas fekunda agrara lando, kiu produktas tritikon, rizon, maizon kaj valorajn vinberojn, de kiuj devenas famaj vinoj (precipe en la provincoj de Asti, Torino, Cuneo kaj Alessandria). Tiu regiono ankaŭ enhavas plej gravajn industriajn centrojn, elstare Torino, kie estas la fabriko de aŭtomobiloj FIAT, kaj Ivrea, sidejo de la fabriko de komputiloj Olivetti.
Eŭropo | Italio | ![]() |
|