Panĝabo (Barato)
El Vikipedio
ਪੰਜਾਬ (panĝabe) पंजाब (hindie) Panĝabo |
|
Ŝtata aranĝo | Federacia ŝtato de Barato |
Ĉefurbo | Ĉandigaro |
Areo | 50.362 km² |
Loĝantaro | 24,3 milionoj (en 2001) |
Loĝdenso | 482/km² |
Analfabetismo | 30,05% |
Loka lingvo | Panĝaba lingvo |
Horzono | UTC +5:30 |
![]() |
Panĝabo estas subŝtato en norda Barato. Ĝi estas nur parto de pli ampleksa areo kiu kuŝas ponte sur Pakistano kaj Barato.
Hejmlando de la sikoj, la Barata parto de Panĝabo etendiĝas je 50.362 km² kaj entenis en 2000 24.289.296 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Ĉandigaro, kvankam tiu urbego estas nuntempe aparte administrita kiel asocia teritorio. En la ŝtato olim kuŝis unu el la plej maljuna civilizo: la Induso-civilizo.
La Barata Panĝabo antaŭ estis multe pli vasta, ĉar ĝi entenis la jenajn nuntempajn subŝtatojn:
- Panĝabo (Barato)
- Himaĉal-Pradeŝo
- Harjano
- Delhio
- Ĉandigaro
La ŝtatoj ekdiseriĝis en 1966, pro registara volonto, sed la ŝtatnomo ankoraŭ rivelas la maljunan etendiĝon de la ŝtato. Ĝi devenas de la persa 'panj' (پنج) Kvin, kaj 'āb' (آب) Akvo kaj signifas la Lando de la kvin riveroj. La nuna subŝtato entenas nur du el la kvin cititaj riveroj, kiuj estas alfluantoj al la rivero induso.
|
![]() |
---|---|
Federaciaj ŝtatoj: Andra-Pradeŝo | Arunaĉal-Pradeŝo | Asamo | Biharo | Ĉhatisgaro | Ĝamuo kaj Kaŝmiro | Ĝharkhando | Goao | Guĝarato | Harjano | Himaĉal-Pradeŝo | Karnatako | Keralao | Madhja-Pradeŝo | Maharaŝtro | Manipuro | Meghalajo | Mizoramo | Nagalando | Okcident-Bengalo | Oriso | Panĝabo | Raĝasthano | Sikimo | Tamilnado | Tripuro | Utarakando | Utar-Pradeŝo | |
Asociaj teritorioj: Andamanoj | Ĉandigaro | Dadro kaj Nagar-Havelio | Damano kaj Diuo | Lakŝadvipo | Nikobaroj | Pondiĉero | |
Teritorio de ĉefurbo: Delhio |