Panorama bildo
El Vikipedio
Panoramaj bildoj prezentas bildon, foton, pentraĵon, kiu donas iluzion de realo. Se la spekta angulo estas 360 gradoj, oni nomas tiun ankaŭ rundbildo. Panoramobildoj gravas por agrikulturo kaj arĥitekturo. Satelitaj fotoj estas ofte panoramaj fotoj.
360°-Panoramo, Manhattan desupre de Empire State Building
[redaktu] Panorama pentraĵo
La tekniko de rundbildoj (rundpentraĵoj) estis elpensita de la irlanda Robert Barker (1739-1806) kaj estis jam patentita en 1787. Li pentris panoramon de Edinburg poste la rusan militŝiparon. La tekniko iĝis tre populara en la 19-a jarcento. La panoramaj pentraĵoj povas estis altaj ĝis 15 m kaj ofte larĝas 100 m. Ĉ. 1830 oni metis la pentraĵojn en tridimensian scenon kun figuroj.
Dismonde ekzistas ĉ. 70 panoramaj pentraĵoj, la plej granda en urbo Wuhan (Ĉinio) kun grando de 135 x 18 m, 2430 m².
Hungario:
- Landokupo de la madjaroj (rundpentraĵo) ĉ. 896, (en Ópusztaszer, ĉe Szeged, 1800 m², Árpád Feszty, (1894, renovigita en 1995).
La panorama tekniko pluevoluis per disvastiĝo de la fotografado kaj aperis fotilo, per kiuj oni povas fari panoramajn fotojn. Aperis ankaŭ la panorama tekniko ĉe komputiloj, televidiloj.