Paul E. Schwerin
El Vikipedio
Paul E. SCHWERIN (naskiĝis 1892 - mortis la 17an de aŭgusto 1978) estis multjara UEA-delegito en Sidnejo (Aŭstralio).
Li eklernis Esperanton en 1930, en Berlino, de kie li elmigris al Aŭstralio en 1938. Li estis aŭtoro de la populara libreto Gaja leganto per Esperanto, kaj tradukinto (kune kun sia edzino) de la novelaro Brulanta sekreto de S. Zweig.