Paul Kempeneers
El Vikipedio
Paul KEMPENEERS (naskiĝis en 1895 - mortis la 23-an de decembro 1979 en Bruselo, Belgio) estis belga esperantisto.
D-ro Kempeneers estis vicprezidanto de UEA de 1947 ĝis 1953, en la Estraro de UEA li estis de 1937 ĝis 1955. Li grave rolis en la medicinistaj rondoj, kie li estis de 1927 ĝis 1937 ĉefsekretario de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio kaj eldonisto de Internacia medicina revuo. Krome, Kempeneers (specialisto pri ortopedio) ofte aldonis al siaj alilingvaj artikoloj Esperantajn resumojn. En 1978 Universala Medicina Esperanto-Asocio honoris lin per arĝenta medalo.