Petřvald (Karviná)
El Vikipedio
Petřvald estas minista urbo de Ĉeĥio. La urbo estas parto de distrikto Karviná, kiu situas en silezia parto de norda Moravio. Specifan karakteron donas al la urbo kaj al la tuta distrikto Karviná jam finita profunda minado de nigra karbo.
[redaktu] Historio
La unuan skribmencion pri vilaĝo Petřvald ni povas trovi en vroclava episkopujo el la jaro 1305. La vilaĝo estis parto de bohumína juĝeja distrikto ĝis la jaro 1868. Poste ĝi estis parto de distrikto Fryštát, ekde 1949 de administra distrikto Karviná.
La vilaĝo devene apartenis al princo Bolko. Tiu vendis ĝin en 1409 al Ondřej el Tworków al pola-ostrava sinjorujo. En 1602 ĝi estis aldonita al Vratimov. Ĉirkaŭ la jaro 1790 aĉetis la posedaĵon Jan Larisch-Mönnich.
Evoluo de la vilaĝo estis tre influita je interŝanĝo de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj per minado de nigra karbo, kiun oni koencis ĉi tie mini ekde 1833. Oni ekspluatis ĝin tra kelkaj neprofundaj ŝaktoj. Iom post iom la minado koncentriĝis en ŝaktojn nomataj Jindřich kaj Evžen. Ambaŭ fariĝis en 1859 posedaĵo de Jan Larisch-Mönnich. En 1899 estis malfermita minejo Alpinenschacht, ekde 1927 nomata minejo Václav. Iom post iom estis ĉi tie konstruitaj kelke da minejoj. En intermilita tempo ĉi tie estis fabriko por meblaro.
En 1938 Ĉeĥoslovakio estis sub premo de Germanio senigita je parto de teritorio kaj al la germana agresio aliĝis ankaŭ Pollando, kiu okupis regionon Těšín, enhavanta ankaŭ vilaĝon Petřvald. Dum mallonga tempo poloj elvilaĝigis 5725 loĝantojn kaj ili malpermesis agadon de kelkaj ĉeĥaj societoj. La 1-an de septembro 1939 venis la okupo germana kaj ekbrulis la dua mondmilito.
En postmilita tempo estis kunigitaj ĝisnunaj minejoj kaj estis kreita nacia entrepreno Minejo Julius Fučík, el aliaj estiĝis Minejo ĉeĥoslovaka pioniro.
La minado de nigra karbo sur la teritorio de la urbo estis finita en marto de 1998.
Moravia-Silezia Regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Karviná | |
▼ | |
Albrechtice ~ Bohumín ~ Český Těšín ~ Dětmarovice ~ Dolní Lutyně ~ Doubrava ~ Havířov ~ Horní Suchá ~ Chotěbuz ~ Karviná ~ Orlová ~ Petrovice u Karviné ~ Petřvald ~ Rychvald ~ Stonava ~ Těrlicko | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |