Petr Tomašovský
El Vikipedio
Petr TOMAŠOVSKÝ naskiĝis en Ĉeĥoslovakio (hodiaŭ Ĉeĥa respubliko) la 9-an de aprilo 1964, esperantisto li fariĝis en la jaro 1983. En la jaro 1986 li sukcese faris laŭ postuloj de ĈEA ekzamenon por instrui Esperanton. Liaj tradukitaj libroj aperis en la sveda eLibrejo, en Belgio aperis lia propra libro en Esperanto sur kompakta disko.
[redaktu] Tradukitaj libroj:
- Humoraĵoj (origina verko de Petr Tomašovský en Esperanto) – (la libro estas trovebla en eLibrejo Humoraĵoj)
- Justa Chess (aŭtoro: Vláďa Zíka) – (la libro estas trovebla en eLibrejo Justa Chess)
- LA FORTIKIGADO DE OSTRAVA-REGIONO en la jaroj 1935 ĝis 1938 (aŭtoro: Josef Durčák)
- Desegnaĵaro de la pezaj fortikaĵoj de la sektoro Moravia Ostrava (aŭtoro: Petr Tomašovský)
- Muzeo de fortikaĵoj en Hlučín
- Memorskriboj de ekzekutisto Mydlář (aŭtoro: Josef Svátek)
- Kiel akiri geamikojn kaj influi homojn (aŭtoro: Dale Carnegie)