Petroselo
El Vikipedio
[[Vikipedio:Kiel legi la taksonomion|![]() |
||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Petroselinum crispum
|
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
||||||||||||
|
La petroselo (petroselinum sativum) estas specio de petroselino, dujara, spica herbo kun trioble plume dividaj, plataj aŭ krispaj folioj (krispa petroselo). Ĝi estas hejma en Eŭropo kaj Okcidenta Azio, vaste kultivata precipe por aromaj folioj, kelkafoje ankaŭ por tubera radiko (radika petroselo).[1]
En la kuirarto ofte uzatas la folioj de la planto; en ĉi tiu formo oni foje nomas ĝin krispa petroselo. Petroselo fajnigas ĉefe supojn, saŭcojn, salatojn, kuiritajn terpomojn, kazeon, fiŝaĵojn kaj legomaĵojn. Oni enmetu ĝin post la kuirado. Fojfoje petrosela tufo aperas apud la manĝo kiel ornamaĵo.
En iuj regionoj oni kuiras la blankan tuberan radikon, kiu similaspektas al karoto sed havas iom pli fortan guston; en ĉi tiu formo oni foje nomas ĝin radikpetroselo.
[redaktu] Piednotoj