Petrus Micheel Brouwer
El Vikipedio
Petrus Micheel Brouwer (braŭer) (naskiĝis la 27-an de aprilo 1897 en Stompwijk apud Hago) estis nederlanda esperantisto.
Profesie ĉefinstruisto.
Li eklernis Esperanton en 1929 por konvinki la esperantistojn, ke Esperanto ne estas vivanta lingvo, sed baldaŭ konvinkiĝis pri la malo, kaj fariĝis fervora esperantisto.
En 1930 prezidanto de la sekcio de la ligo Nederlanda Katoliko en Hago kaj redaktanto de la liga gazeto de Nederlanda Katoliko.
La 18-a Kongreso de IKUE (1936) en Brno (Ĉeĥoslovakio) donis novan Estraron al IKUE. Kiel ĝenerala sekretario kaj kasisto estis elektita Aleš Berka, kiu samtempe administris la revuon Espero Katolika, sed redaktis Petrus Micheel Brouwer. Brouwer preskaŭ silentas en la paĝoj de la revuo: nur de tempo al tempo oni povas legi liajn intervenojn, kaj eĉ pri lia enoficiĝo mankas oficiala komuniko.