Piŝto
El Vikipedio
Piŝto estas masiva maŝinparto en la formo de cilindro, kiu estas nur minimume malpli granda ol la interna diametro de samforma ujo, en kiu ĝi moviĝas tien kaj reen.
Oni aplikas tian aranĝon por transformi premon en movon (piŝta motoro) aŭ por transformi movon en premon (piŝta pumpilo).
Ĉi tiu artikolo pri "Piŝto" ankoraŭ estas ĝermo pri teknologia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.