Plácido Domingo
El Vikipedio
José Plácido DOMINGO EMBIL, opera kantisto, naskiĝis je la 21-a de januaro 1941 en Madrido, Hispanio.
Li havas tenoran voĉon kaj povas kanti france hispane, angle, itale, germane kaj ruse.
Li loĝis dum sia infanaĝo en Meksiko. En 1959 li debutis kiel Alfredo en La Traviata.
Dum la 60-aj jaroj li multe kantis en Usono, kaj ankaŭ en Eŭropo. En la 70-aj jaroj li komencis sian malpli konatan karieron kiel orkestrestro.
Li estas speciale konata de la nefaka publiko pro siaj fojaj kunlaboroj kun modernmuzikaj kantistoj, sed ĉefe pro sia partopreno kun José Carreras kaj Luciano Pavarotti en la societo La Tri Tenoroj, kiu kantis en amasaj recitaloj en la 90-aj jaroj..