Platbeka anaso
El Vikipedio
?Platbeka anaso Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Du masklaj kaj unu ino
|
||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
Anas platyrhynchos Linnaeus, 1758 |
La platbeka anaso (Anas platyrhynchos) estas la plej ofte trovebla anaso de Eŭropo.
Enhavo |
[redaktu] Aspekto
Platbeka anaso estas tipa anaso. Inoj kaj malinoj estas tute malsimilaj. Virbirdoj havas brilan verdan kapon, brunan bruston, grizan korpon kaj nigran voston. Tamen inoj estas brune makulitaj kaj apenaŭ havas koloran markon. Dumfluge ambaŭ montras bluegan logilon, indikilon ke temas pri samspecaj birdoj.
[redaktu] Aliaj karakterizaĵoj
- Longeco: 51-62 cm
- Enverguro: 81-98 cm
- Peco: 0,7-1.5 kg
- Ovoj: 7-16
- Kovado: 25-30 tagoj
[redaktu] Disvastiĝo
Somere en tuta Eŭropo, vintre nur en suda kaj okcidenta Eŭropo. Platbeka anaso vivas preskaŭ en la tuta norda hemisfero.
[redaktu] Vivmaniero
Platbeka anaso vivas cie, kie havas nesalajn akvojn. Platbeka anaso povas esti migranta birdo aŭ nemigranta birdo, depende al klimato. Normale platbeka anaso ne estas fidela al edzo.
[redaktu] Nutrado
Platbeka anaso vivas esence de plantoj kaj insektoj.
[redaktu] Disvolviĝo de populacio
Platbeka anaso neniam estis endanĝerigita. En la 20-a jarcento populacio malkreskis en kelkaj lokoj. Enkondukita en fremdaj regionoj, ĝi povus esti danĝero por aliaj anasaj specioj, ekzemple en Nov-Zelando.