Poŝto
El Vikipedio
Poŝto estas organizo kiu transportas leterojn, poŝtajn pakaĵojn, monon kaj kelkloke ankaŭ personojn (en Aŭstrio per poŝtaj busoj). En multaj landoj la poŝto estas ŝtata. Al la poŝto apartenis ĝis la 1990-aj jaroj en la plimulto de la Eŭropaj landoj ankaŭ la telegramaj priservoj. Kelkaj poŝtoj ankaŭ ofertas bankajn servojn. La plimulto de la poŝtoj aniĝas en la organizo Monda Poŝta Unuiĝo.