Pokahontas
El Vikipedio

Pokahontas (ĉ 1595 — 1617) estis indiĝena princino en Nord-Ameriko.
Ŝi estas konata pro ŝia parto en la vivo de John Smith, angla aventuristo.
Laŭ Smith, li estis kaptita de indiĝenoj, kaj nur pro la interveno de Pokahontas oni ne mortigis lin.
En 1614 Pokahontas edziniĝis kun John Rolfe, unu el la koloniintoj kaj en 1616 vojaĝis al Anglio kun li.
Ŝi naskis filon sed poste mortis kaj estis entombigita ĉe Gravesend en la angla provinco Kent.