Ponthieu (grafujo)
El Vikipedio
La Ponthieu (el la latina: pagus pontivus) estas nomo de malnova franca grafujo. La ĉefloko estis Abbeville, la plej granda fortikaĵo Montreuil-sur-Mer.
Ponthieu estis franka grafujo, jam menciita en la 7-a jarcento. Komence de la 8-a jarcento ĝin posedis Angilbert, bofilo de Karlo la Granda.