Postulato
El Vikipedio
Postulato estas tezo, pri kiu oni postulas, pro la bezono de la demonstrado, ke ĝi estu akceptata kiel vera, kvankam ne demonstrita.
Same kiel postulatoj, aksiomoj estas nepruveblaj asertoj; tamen la diferenco estas, ke aksiomoj estas memevidentaj, sed postulatoj ne.
Multaj aksiomoj de Geometrio en la verko de Eŭklido - "Komencoj", estis nomitaj postulatoj. Oni nomas postulatojn ankaŭ aksiomojn kaj regulojn de formalaj sistemoj, t.e. de iuj teorioj priskribitaj per formala lingvo kaj bazitaj sur ia aksiomaro.