Eŭklido
El Vikipedio
Matematiko > Matematikistoj > Eŭklido
Eŭklido, greke Εὐκλείδης eŭkleides, (ĉirkaŭ -365 ĝis -275 a.K.) estis greka geometro, kiu kompilis Elementojn, la faman verkon en geometrio. La teksto enhavis tiam ekzistantajn scion pri geometrio kaj estis uzita dum jarcentoj en Okcidenta Eŭropo kiel lernolibro. La teksto komenciĝas per difinoj, postulatoj kaj ĝeneralaj opinioj pri la proceduroj kiel ricevi rezultojn per rigoraj geometriaj pruvoj. Eŭklido pruvis ankaŭ t.n. Duan teoremon de Eŭklido: "La nombro de primoj estas nefinia". Li provis uzi Eŭklidan algoritmon por trovi plej grandan komunan divizoron kaj por pruvi la teoremon de Pitagoro.
Nek la jaro de lia naskiĝo, nek la loko estas ĝis nun establita, nek la cirkonstancoj de lia morto. Oni scias, ke li vivis kaj laboris en Aleksandrio dum preskaŭ la tuta vivo.
Citaĵo: Kio estas senpruve aserti, tio povas esti senpruve neata.
Nun ankaŭ vidu: Neeŭklidaj geometrioj