Pra-Esperanto
El Vikipedio
Pra-Esperanto estas la nuntempa, kaj nun tradicia, nomo por la unua lingvoprojekto, kiun Ludwik Lejzer Zamenhof kreis, tiu tempe nomata Lingwe uniwersala. Zamenhof estis knabo, kiam li ekhavis la ideon fari internacian lingvon.
Necesis multaj jaroj, kaj kelka laboro, ĝis la lingvo ŝajnis al li esti finpreta. La 17an de decembro de 1878 (la 5an de decembro laŭ la julia kalendaro; vidu Zamenhofa tago), tio estas, ĉirkaŭ unu jaron antaŭ la unua eldono de Volapuko, Zamenhof festis sian naskiĝodaton kaj la naskon de la lingvo kun kelkaj amikoj, al kiuj plaĉis la projekto. Zamenhof mem nomis sian lingvon Lingwe Uniwersala ("lingvo universala").
Komencante studojn ĉe universitato, Zamenhof transdonis sian lingvoverkon al sia patro, Mordeĥaj Zamenhof, por ke tiu ĝin konservu ĝis la fino de liaj studoj. Lia patro, nekomprenante la ideojn de sia filo kaj opiniante la projekton esti sensenca laboro (laŭ aliaj afero suspektiga al la cara polico), bruligis la verkon. Zamenhof ne eksciis pri tiu afero antaŭ ol 1881. Kuraĝe, li re-eklaboris prepari novan lingvo-lernolibron.
Nun restas nur kvar linioj de la Pra-Esperanto de 1878, el frua kanto, kiun Ludoviko komponis:
Malamikete de las nacjes, Malamikeco de la nacioj Cadó, Cadó, jam temp' está; Falu, falu, jam temp' estas; La tot' homoze in familje La tuta homaro en familion Konunigare so debá. Kununuigi sin devas.
Dum la postaj jaroj, Zamenhof refaris, modifegis kaj plifajnigis sian lingv-ideon, plejparte per tradukado al kaj el aliaj lingvoj.
Per diversaj versioj kaj provoj de la lingvo Zamenhof ŝanĝis kelkajn aferojn. Ekzemple:
- Variebla akcentosilabo por certaj verboformoj estis forĵetita favore al ĉiam la antaŭlasta
- Ekuzis la unikajn supersignojn ĉ, ĝ, ktp anstataŭ la polalingvecaj ć, dź, ktp.
En la jaro 1885, la lingvo estis multe ŝanĝinta, sed ĝi ankoraŭ restis iomete same kiel la pralingvo. En letero al Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, Zamenhof skribis: "Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon, kvankam en la j. 1878 al mi ŝajnis ke la lingvo jam estis tute preta." En 1887, Zamenhof eldonis la Unuan Libron, kiu enhavis la nuntempan Esperanton.
Gaston Waringhien en sia libro "Lingvo kaj vivo" analizis la evoluon tra la manuskriptoj datitaj je 1881, 1882 kaj 1885.
Rikardo Cash publikis en La Kancerkliniko klopodon rekonstrui la gramatikon de Pra-Esperanto. Kvankam lia sistemo kompreneble ne estas ĝuste la sama kiel la perdita Zamenhofa, ĝi estas ankoraŭ interesa kaj supozeble oni povus uzi ĝin en literatura verko por redoni arkaikan estoson, samkiel oni povus uzi Arcaicam Esperantom. Krome, oni devas kompreni, ke ne ekzistis nur unu "Pra-Esperanto" -- la lingvo evoluis dum la multaj jaroj kiam Zamenhof kreadis ĝin. Jen enkonduko al la Cash-a rekonstruo:
Enhavo |
[redaktu] Alfabeto
- a á b c ć d dź e é f g h ħ i j k l m n o ó p r s ś t u ŭ v z ź
(ĉ estis ć, ĝ estis dź, ĥ estis ħ, ŝ estis ś, ĵ estis ź)
[redaktu] Pronomoj
- "mi" estis mo
- "ni" estis no
- "vi" estis to aŭ vo (plurala)
- "li" estis ro
- "ŝi" estis śo
- "ili" estis po (viroj) aŭ o (virinoj)
- "si" (refleksiva) estis so
[redaktu] Verboj
- "-as" estis -é
- "-i" estis -e aŭ -i
- "-is" estis -u
- "-os" estis -uj
- "-u" estis -ó
- "-us" estis -á
[redaktu] Gramatikaj kazoj
- "-a" estis -a (adjektivo)
- "-o" estis -o (substantivo)
- "-oj" estis -oj (plurala substantivo)
- "-n" estis -l (akuzativo), tamen ne ĉiuj Zamenhofaj Pra-Esperantaj tekstoj fakte uzas akuzativon.
[redaktu] Radikoj
Kompreneble, multaj radikoj en Pra-Esperanto ne estis la samaj kiel en la nuna lingvo. Ekzemple, nia nuna "fal-" estis kad- (el latina cado), "amik-" estis mik-, kaj "kor-" estis kord-. La Cash-a rekonstruo enhavas etan vortaron de Pra-Esperantaj radikoj.
[redaktu] Ekzemploj
Jen vera Zamenhofa ekzemplo el la jaro 1881:
- "...Ma plej kara miko, kvan ma plekulpa plumo faktidźas tiranno pu to. Mo poté de cen taj brivoj kluri ke sciigoj de fu-ći specco debé blessi tal fradal kordol..."
- ("Mia plej kara amiko, kiel mia senkulpa plumo fariĝas tirano por vi. Mi povas de cent de viaj leteroj konkludi ke sciigoj de tiu ĉi speco devas vundi vian fratan koron...")