Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko
El Vikipedio
Nikolaj Afrikanoviĉ BOROVKO (ruse Николай Африканович Боровко) (naskiĝis 1863 en Zastavne (Volinia gubernio), mortis 1913 en Simferopolo (Krimeo)) estis unu el la unuaj pioniroj en Rusio.
Li ricevis militedukon sed la aresto kaj ekzilo en Zajsan (Siberio) interrompis lian militkarieron. Plue li laboris nur kiel privata instruisto kaj ĵurnalisto. Borovko fariĝis Esperantisto en la ekzilo en la unuaj jaroj de Esperanto-movado (en 1889). Post finiĝo de la ekzilo, li loĝis en Odeso kaj tie vigle partoprenis la propagandon de Esperanto.
Li tradukis La ŝtona gasto de Puŝkin (1895), kunlaboris en La Esperantisto kaj Lingvo Internacia, redaktis Jarlibron Esperantistan (Uppsala, 1897). En 1988 Herbert Mayer, direktoro de la Esperantomuzeo en Vieno retrovis kaj publikigis la novelon (20 paĝan) En la Tombo, redaktitan en la jaro 1892. Tiu novelo estas unu el la plej fruaj prozaj literaturaĵoj en Esperanto.
Laŭ demando de Borovko, Zamenhof skribis al li en 1895 (?) sian faman leteron pri la deveno de Esperanto.
En 1895, edziĝinte kun Esperantistino Antonina Ĉajkovskaja, Borovko transloĝiĝis Peterburgon kaj tie daŭrigis sian Esperanto-agadon. Post eksiĝo de F. Kanaloŝŝy-Lefler, Borovko estis elektita prezidanto de la Societo Espero 1896-1897. En 1911-1912 Borovko energie disputis kontraŭ Gaston Moch por fonetika skribado de propraj nomoj en Esperanto.
Li estas bopatro de Valdemar Langlet, kiu estis patro de Nina Borovko-Langlet.
Pseŭdonimo de Borovko estis Enbe.
La rakonton "En la tombo" tradukis en la ukrainan Viktor Pajuk (Ĉas i Podiji, 2005).
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Recenzo pri En la Tombo
- Verkoj de kaj pri Nikolaj Borovko en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |