Premio Ora Frambo
El Vikipedio
Ora Frambo (angle Golden Raspberry Awards) estas premio por la plej malbonaj karakteroj, filmoj, ludoj. Ĝi estis fondita en 1980 de cinisma film-frenezulo John Wilson, post kiam li finsidis kaj filmajn muzikelojn Can't Stop the Music kaj Xanadu. La travivaĵo naskis la ideon ĉe li por balotigi siajn amikojn ĉiujare pri la plej malbonaj filmaj ludoj. Li anoncis la rezulton en sia loĝejo, en la plej malbela pruntita frako, sur kartonpapera podio. El la ŝerco iĝis tradicio, kaj oni anoncas la venkantojn antaŭ la tiujaraj Oskar-perimoj. Pri la kandidatoj kaj la premiitoj decidas la Fondaĵo Ora Frambo.
La aranĝoj okazas plej ofte sen partopreno de la premiitoj. Kelkaj aktoroj poste transprenis la premion (Bill Cosby petis kaj ricevis "luksan (de luxe)" oran kaj marmoran frambon (kosto 27.000 USD)), sed el la steluloj havis kuraĝon nur Tom Green (2002) komiko kaj Halle Berry (2005) persone transpreni la premion. Berry dank-parolis prenante unumane la Frambon, aliflanke la Oskar-premion. La "venkantoj" ricevas plastan frambon, surŝutitan per orkolora kolorigaĵo, valorante 5 dolarojn.
Sylvester Stallone estis kandidato 30-foje kaj premiito 10-foje. En 1985, por la Rambo kaj aktuala Rocky-serio li ricevis samtempe la titolon de plej malbona aktoro, reĝisoro kaj produktisto, en 2000 li ricevis la titolon kiel la plej malbona vira aktoro de la jarcento. Inter la viroj li konkuras kun Kevin Costner, kiu havas 16 kandidatigojn kaj 6 premiojn. Inter la virinoj venkis Madonna kun 15 kandidatigoj kaj 9 premioj. Ŝi iĝis ankaŭ la plej malbona aktorino de jarcento. Post ŝi, dua-lokumita aktorino estas Bo DEREK kun 11 kandidatigoj kaj 6 premioj.
La plej malbonaj filmoj estis a Milito sur la Tero de John Travolta kaj Showgirls po 7-7 premioj. Tiu lasta iĝis la plej malbona filmo de la jarcento kaj havis 13 kandidatigojn.
Ben Affleck ricevis la premion en 2004 en viva spektaklo de Larry King Show, sed li tuj disfrapis grundoĵetante la premion. (Oni aŭkciis la restaĵojn sur la interreto.)
La aranĝo ĉiam okazis en lernejoj, ĉambroj, nur en 2005 luis oni teatron por la aranĝo.