Premioj de la Guberniestro ĝenerala
El Vikipedio
Kreite en 1937, la Literaturaj Premioj de la Guberniestro Ĝenerala fariĝis inter la plej prestiĝaj kulturaj premiaroj de Kanado. Oni aljuĝas ilin kaj anglalingve kaj franclingve en sep kategorioj: Fikcio, Nefikcio, Poezio, Dramo, Porinfana literaturo-Teksto, Porinfana literaturo-Ilustraĵoj, and Traduko.
La premiojn kreis (komence nur anglalingve, kaj nur en du kategorioj) la Guberniestro ĝenerala Lordo Tweedsmuir (John Buchan), mem renoma verkinto de The Thirty-Nine Steps. En 1957 la premioj metiĝis sub la administrado de la Kanada Konsilio por la Artoj, kaj oni komencis doni kontantan monsumon al la gajnintoj.
En 1980 la Konsilio komencis anonci la finajn kandidatojn por la premio unu monaton antaŭ la aljuĝo, por altiri pli da gazetara atento.
Dum la oficepoko de G. ĝ. Adrienne Clarkson, ŝi klopodis akiri ekzemplerojn de ĉiuj premiitaj libroj per librofoiroj kaj brokantejoj por la privata oficejo de la Guberniestro ĝenerala. Ĝis 2004 restis nur du mankantaj titoloj.
[redaktu] Premioj
- Premio de la Guberniestro ĝenerala por anglalingva fikcio
- Premio de la Guberniestro ĝenerala por anglalingva nefikcio
- Premio de la Guberniestro ĝenerala por anglalingva dramo
- Premio de la Guberniestro ĝenerala por anglalingva poezio
- Premio de la Guberniestro ĝenerala por anglalingva poezio aŭ dramo
- Premio de la Guberniestro ĝenerala por anglalingva porinfana literaturo
- Premio de la Guberniestro ĝenerala por anglalingvaj porinfanaj ilustraĵoj
- Premio de la Guberniestro ĝenerala traduko el la franca en la anglan
- Premio de la Guberniestro ĝenerala por franclingva fikcio
- Premio de la Guberniestro ĝenerala por franclingva nefikcio
- Premio de la Guberniestro ĝenerala por franclingva dramo
- Premio de la Guberniestro ĝenerala por franclingva poezio
- Premio de la Guberniestro ĝenerala por franclingva poezio aŭ dramo
- Premio de la Guberniestro ĝenerala por franclingva porinfana literaturo
- Premio de la Guberniestro ĝenerala por franclingvaj porinfanaj ilustraĵoj
- Premio de la Guberniestro ĝenerala por traduko el la angla en la francan
[redaktu] Premiitoj
2005 - 2004 - 2003 - 2002 - 2001 - 2000 - 1999 - 1998 - 1997 - 1996 - 1995 - 1994 - 1993 - 1992 - 1991 - 1990 - 1989 - 1988 - 1987 - 1986 - 1985 - 1984 - 1983 - 1982 - 1981 - 1980 - 1979 - 1978 - 1977 - 1976 - 1975 - 1974 - 1973 - 1972 - 1971 - 1970 - 1969 - 1968 - 1967 - 1966 - 1965 - 1964 - 1963 - 1962 - 1961 - 1960 - 1959 - 1958 - 1957 - 1956 - 1955 - 1954 - 1953 - 1952 - 1951 - 1950 - 1949 - 1948 - 1947 - 1946 - 1945 - 1944 - 1943 - 1942 - 1941 - 1940 - 1939 - 1938 - 1937
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- La Kanada Konsilio por la Artoj havas paĝon franclingvan pri la premioj.