Propono de Mamul-Nomenklaturo en Esperanto
El Vikipedio
Propono de Mamul-Nomenklaturo en Esperanto estas klasifika sistemo de mamuloj publikigita sur la TTT de la ĉeĥa terminologiisto Lubomír Středa.
Krom ordoj, familioj, kaj genroj, STŘEDA nomas ankaŭ multajn speciojn kaj eĉ subspeciojn de mamuloj en tiu ĉi propono.
Jen priskriba citaĵo el la antaŭparolo de la verko:
"En mia propono mi strebis maksimume eluzi jam ekzistantajn nomojn, ĝis kiom mi scias ilin. Taksonomia sistemo en la propono estas konforma al por mi haveblaj fontoj. Ne estas mia tasko prijuĝi ĝian ĝustecon. Cetere ĝi senĉese evoluiĝas kaj ŝanĝiĝas. La propono estas nekompleta, ĉar estas nekompletaj miaj fontoj. Mi esperas, ke aperos bravuloj, kiuj kuraĝos mian fuŝaĵon pliperfektigi."
Noto: En la Kategorio "Mamul-nomenklaturo de Středa", ligata sube, oni trovos la Vikipediajn artikolojn kiuj ĉerpas de tiu ĉi verko.
[redaktu] Ekstera ligilo
Propono de Mamul-Nomenklaturo en Esperanto
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.