Protektorato
El Vikipedio
Protektorato estas parte suverena ŝtata teritorio, kies administrado, eksterlanda reprezento kaj landa defendo subordigatas al alia ŝtato. Ĝi havas pli grandan aŭtonomion ol kolonio, sed neniel estas aŭtonoma teritorio. Ĝi parencas al dependa ŝtato.
La nocio deriviĝas de la latina participo protectum = protektata, ofte eŭfemisme uzata.
La nocion revivigis Britio post 1815, por jure apogi, validigi sian de facto okupadon de Korfuo kaj la sep Ioniaj insuloj dum la lastaj tagoj de la Napoleona hegemonio. La insuloj aperis en la Pariza kontrakto de 1815 kiel la sendependaj 'Unuiĝintaj ŝtatoj de la Ioniaj insuloj' sub brita protektorato. Tiun protektoraton sekvis multaj aliaj.
En 1894 la registaro de ĉefministro William Gladstone oficiale deklaris la protektoratigon de Ugando al Britio, ĉar tie la bataloj inter la la islamanoj kaj kristanoj allogas pli grandan internacian prizorgon. La brita registaro atente elektis lokajn reĝojn kaj kreis britio-regatan civilan servon.
Enhavo |
[redaktu] Ligo de Nacioj
La Ligo de Nacioj kreis protektoratojn por "responsaj" Eŭropaj potencoj en ekster-eŭropaj regionoj.
[redaktu] Protektorato je ŝtatoj kaj organizaĵoj
[redaktu] Dana protektorato
Grenlando estas hodiaŭ dana protektorato.
[redaktu] Francaj protektoratoj
Tunizio kaj Maroko iam estis protektoratoj de Francio.
[redaktu] Germana protektorato
Germana protektorato estis komence de la 20-a jarcento:
- Germana Sudokcidenta Afriko (hodiaŭ: Namibio)
- Germana Orienta Afriko (hodiaŭ: Tanzanio, Ruando, Burundo);
Estas disputate, ke tiuj teritorioj estis veraj kolonioj de la Germana Imperio aŭ nur protektoratoj.
Post faligo de la Munkena interkonsento de 1938, Ĉeĥoslovakio (escepte de la areo de t.n Sudetoj) iĝis Protektorato Bohemio kaj Moravio.
[redaktu] Usona protektorato
La 16-an de septembro de 1915, Haitio iĝis protektorato de Usono je masiva armea premo. Usono kaj Haitio subskribis kontrakton, kiu ebligis tutan usonan regadon super la administrado kaj financoj de Haitio.