Provinco Venezia
El Vikipedio
Provinco Venezia | |
![]() |
|
Regiono: | ![]() |
---|---|
Kodo laŭ ISO 3166-2: | VE |
Areo, km2: | 2049 (2005) |
Ĉefurbo: | Venezia |
Loĝantaro: | 534189 (2005) |
Loĝdenso, 1/km2: | 260 (2005) |
Kvanto de komunumoj: | 43 (2005) |
Poŝtkodo: | 30010, 30014-30016, 30020-30039 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 027 (2005) |
Telefona prefikso: | 041, 049, 0421, 0422, 0426, 0431 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.provincia.venezia.it/ |
![]() |
Provinco Venezia estas provinco en Italio.
Ĝi najbaras nord-oriente al regiono Friulo-Venecio Julia kun ties provincoj Udine kaj Pordenone, okcidente kun provinco Padova kaj provinco Treviso kaj sude kun provinco Rovigo. Oriente situas la Adria Maro.
Al la provinco apartenas la insuloj de la Laguno de Venecio.
[redaktu] Historio
La provincon Venecio kreis la aŭstria imperio post la malvenko de Napoleono Bonaparte, en la limoj de la adria departemento, kiu siavice estis kreita de la regantoj de la napoleona regno italia. Tiu departemento ampleksis la teritorion de Dogado, al kiu laŭvice aldoniĝis la friulaj kantonoj de Aquileia, Latisana kaj Portogruaro. Aŭstrio kreis el ĝi la provincon Venecio, tamen forprenante la friulajn distriktojn, kiujn ĝi metis en la provincon Friulo, escepte de distrikto Portogruaro, kiu restis venecia.
[redaktu] Gravaj municipoj
- Venezia - 271.251 loĝantoj
- Chioggia - 51.336 loĝantoj
- San Donà di Piave - 38.072 loĝantoj
- Mira - 37.672 loĝantoj
- Mirano - 26.123 loĝantoj
- Portogruaro - 25.158 loĝantoj
- Jesolo - 23.465 loĝantoj