PSOE
El Vikipedio
La Partido Socialista Obrero Español aŭ PSOE (Hispana Laboresma Socialisma Partio) estas nuntempe la plej gravaj politikaj partioj en Hispanio.
[redaktu] Ideologio
La PSOE estis fondita kun la intenco reprezenti la interesojn de la novaj laboristaj klasoj, aperigitaj de la Industria Revolucio. Iom post iom ĝi moderigis siajn ideojn, kaj en 1979 ĝi forlasis la marksismajn tezojn, kun Felipe González kiel partiestro. Nuntempe, la PSOE estas ideologie tre proksima al la aliaj eŭropaj socialdemokratiaj partioj.
[redaktu] Historio
La Partio estis klandestine fondita en Madrido, je la 2-a de majo 1879, fare de grupo de laboristoj, ĉefe tipografoj, kaj intelektuloj, gvidataj de Pablo Iglesias, kiu baldaŭ fariĝos la sendisputa gvidanto kaj dum multaj jaroj prezidanto.
Ĝi estis komence relative radikala partio, kun granda malfido al la politika agado de la monarĥia reĝimo en Hispanio. Ĝi ankaŭ klopodis ne alianciĝi kun la etburĝaj fortoj reprezentitaj de la tiama respublikismo. La partio preferis firmigi la ligojn kun la preskaŭ samtempe fondita socialista sindikato UGT.
Iom post iom ĝi integriĝis en la politikan vivon, kaj Pablo Iglesias akiris parlamentan seĝon, fariĝante la unua laborista kiu oficis kiel parlamentano. La prestiĝo ricevita kondukis al plifirmigo de la partio.
Dum la jardekoj 10-aj kaj 20-aj de la 20-a jarcento, la agado de la partio estis miksa, kun reformisma karaktero kaj kun diversaj revoluciaj provoj. Komence de la 20-aj jaroj la Partio debatis la eblan eniron en la Tria Internacio, sed fine ne akceptis la kondiĉojn, kaj ĝi suferis skismon kondukantan al la formiĝo de la Hispana Komunista Partio.
Ĉe la alveno de la Dua Hispana Respubliko, la partio fariĝas la plej granda de la parlamento, kaj ĝi donas plurajn ministrojn al la unuaj registaroj. Tamen, ĝi suferas gravan dividon inter la gvidantoj, reprezentantaj almenaŭ tri tendencojn: dekstran de Julián Besteiro, centran de Indalecio Prieto kaj maldekstran de Francisco Largo Caballero.
La divido multe malhelpis la agadon de la partio, eĉ dum la civila milito, kiam du socialistoj fariĝis registarestroj: unue Largo-Caballero kaj poste Juan Negrín.
Post la milito granda parto de la gvidantoj devis ekziliĝi. Denove, la divido inter la partianoj tre bremsis la agadon dum la diktaturo, kiam ĝia publika opono estis relative malgranda kompare kun aliaj opoziciaj partioj.
En 1971, kongreso en la franca urbo Suresnes kondukis al la renovigo de la partio, kiun de tiam gvidis nova generacio, kun Felipe González kiel ĝenerala sekretario.
La PSOE estis la dua partio plej voĉdonita en la unuaj ĝeneralaj elektoj post la fino de la diktaturo. Ĝi regis en Hispanio de 1982 ĝis 1996. Post la perdo de la balotoj en tiu ĉi lasta jaro, ĝi renovigis sian gvidantaron, kun la elekto unue de Josep Borrell kaj poste de Joaquín Almunia.
En la somero de 2000, estis elektita nova ĝenerala sekretario José Luis Rodríguez Zapatero. La prezidanto (posteno ĉefe honora) estas la prezidanto de la andaluza registaro Manuel Chaves.
En marto 2004 la Socialista Partio venkis enla ĝeneralaj elektoj, kaj Rodríguez-Zapatero fariĝis nova prezidanto de la hispana registaro.
[redaktu] Ekstera ligo
Oficiala retejo de la PSOE
debato-grupo en hispana lingvo
socialistuloj ĉe reto
kandidato kiel urbestro de Madrido