Quintino Bocaiúva
El Vikipedio
Quintino BOCAIÚVA /kintinŭ bokajuva/, brazila ĵurnalisto kaj politikisto, propagandinta respublikismajn ideojn, naskiĝis en 1836 kaj mortis en 1912. Li estis la aŭtoro de l' Manifesto, publikigita ĉe la fondo de la brazila Respublikana Partio. En la provizora respublika registaro en 1889 li okupis la postenon de ministro por Eksterlandaj Aferoj. Estas kvartalo en Rio-de-Ĵanejro kun lia nomo.