Rüdesheim am Rhein
El Vikipedio
Rüdesheim estas vinkultivista kaj turisma urbo kun ĉ. 10.000 loĝantoj ĉe la rivero Rejno. Ĝi situas en la subdistrikto Rheingau-Taunus de la germana federacia lando Hesio.
Pro la kultivado de bonkvalita vino kaj ĝia alloga situo piede de la montaro Taunus, de kie prezentiĝas la pitoreska panoramo de la romantika Rejno kaj la komenco de la Mezrejna Valo (Monda Kulturheredaĵo de UNESKO), ĝi estas unu el la plej gravaj turismaj celoj en Germanio.
Ĉefaj turismaj allogaĵoj estas:
- la strateto "Drosselgasse"
- la monumento "Niederwalddenkmal" de 1883 kun la statuo "Germania"
- la monaĥinejo de Hildegard de Bingen