Războieni-Cetate
El Vikipedio
Războieni-Cetate (hungare:Székelyföldvár) estas komunumo en Rumanio sude de Câmpia Turzii. En 1910 ĝi havis 1115 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 1508 (rumanoj, 6% hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1291. Ĝi estis ekleziejo de 1332. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos vármegye). Administre ĝi apartenas al urbo Ocna Mureş.