Ocna Mureş
El Vikipedio
Ocna Mureş (hungare: Marosújvár, germane: Miereschhall) estas urbo en Rumanio sur la maldekstra bordo de rivero Mureş, sude de Turda. En 1910 ĝi havis 4976 loĝantojn [hungaroj, rumanoj); en 1992 11 009 (rumanoj, 15% hungaroj). De 1850 ĝi estas la plej grava salminejo de Transilvanio. Ĝiaj unuaj mencioj skribe estas en 1202; en 1296 ĝi estis ekleziejo. En la mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Alsó-Fehér vármegye). Oni aligis al ĝi Uioara de Jos, Uioara de Sus. Administre apartenas al ĝi Războieni-Cetate, Cisteiu de Mureş, Lunca Mureşului (Alba) kaj Micoşlaca.
[redaktu] Renomaj personoj
- Béla Jancsó (1903-1967), verkisto, kuracisto.
- Elemér Jancsó (1905-1971), literaturhistoriisto.
- Jancsó Adrienne (1921-2006), deklamistino.
- László Farkas (13-a de aprilo 1920) publicisto, tradukisto
- Gabriella Csire (1938), verkistino.