Raŝid Nurgalijev
El Vikipedio
Raŝid Nurgalijev (ruse Рашид Гумарович Нургалиев; naskiĝis en 1956) estas ministro pri internaj aferoj de Rusio, generalo. Li havas sciencan gradon kandidato pri ekonomiko (rusa nivelo kandidato pli-malpli egalas al Ph. D. en anglalingvaj landoj).
Nurgalijev naskiĝis en familio de policanoj. En 1974 li finis mezlernejon en Petrozavodsk (ĉefurbo de Karelio) kaj ekis studon en la Petrozavodska Ŝtata Universitato. Post fino de la studo, ekde 1979 ĝis 1981, li laboris kiel instruisto de fiziko en karelia setlejo Nadvoici.
En la jaro 1981 Nurgalijev komencis servi en sistemo de KGB. Lia pinta posteno en karelia KGB estis ĉefo de kontraŭterorisma departamento. Ekde 1995 li servis en Moskvo.
En 2002 li iĝis la unua vicestro de la ministro pri internaj aferoj. La 9-an de marto 2004 li estis enpostenigita kiel ministro.
Edziĝinta, li havas du idojn.