Radio Aŭstria Internacia
El Vikipedio
ROI, germanlingve Radio Österreich International estas oficiala radio de Aŭstrio, kiu elsendas internacien novaĵojn pri Aŭstrio kaj la tuta mondo. Antaŭe ROI elsendadis per 6 lingvoj: germana, angla, franca, hispana, araba kaj Esperanto; el tiuj, la arabaj kaj esperantlingvaj programoj estis ĉesigitaj fine de oktobro 2002. Fakte dubindas la oficiala klarigo por la ĉesigo pro la "financaj malfacilaĵoj post la 11-a de septembro 2001": ROI iĝis parto de privatigita televid- kaj radiostacio, kaj la nuna administracio provas seniĝi de ROI entute.
Eblas legi pliajn informojn pri ROI kaj aŭskulti ĝin en la oficiala TTT-ejo de ROI. Inter januaro kaj oktobro 2002 ĝi gastigis ankaŭ la elsendojn en Esperanto de Radio Havano Kubo
ROI en la TTT:
- Plurlingva pordego de ROI
- [http://roi.orf.at/es_infocenter.asp Restoj de la iama hejmpaĝo en Esperanto