Radioaktiveco
El Vikipedio
Radioaktiveco estas la elsendo de subatomaj partikloj el atomkernoj.
Ĝi estas natura fenomeno, kiu spontanee okazas al kelkaj nuklidoj, nomataj radioaktivaj. La procezo ĝenerale ŝuldiĝas al la strukturo de la atomkerno, kiu povas havi eksceson de unu el la eroj (protonoj aŭ neŭtronoj) kiuj ĝin konsistigas.
La elsenditaj materialoj estas nomataj joniga radiado, kaj estas ĉefe de tri tipoj:
- Alfa-radiado: nukleoj de heliumo-4, elsenditaj nur de tre pezaj kernoj.
- Beta-radiado: elsendado de elektronoj je granda rapideco. Tio okazas ĝenerale ĉe kernoj kun eksceso de neŭtronoj, kiam unu el tiuj ĉi konvertiĝas en protonojn. Alia speco de beta-radiado estas la pozitiva beta-radiado, kiu konsistas en la elsendo de pozitronoj ĉe la konvertado de protonoj en neŭtronojn.
- Gama-radiado: elsendo de elektromagneta radiado (fotonoj), akompanate al la elsendo de partikloj.
La rezultanta nukleo estas malsimila al la origina, kaj siavice povas esti ankaŭ radiaoaktiva, en kies kazo produktiĝas nova radioaktiva ĉeno.
[redaktu] Ekzemploj de radioaktivaj nuklidoj
- Plutonio 239Pu kaj 241Pu
- Uranio 235U kaj 238U
- Kuriumo 242Cm kaj 244Cm
- Americio 241Am
- Torio 234Th
- Radiumo 242Cm
- Cezio 134Cs, 135Cs kaj 137Cs
- Jodo 129I, 131I kaj 133I
- Antimono 125Sb
- Rutenio 106Ru
- Stroncio 90Sr
- Kriptono 85Kr kaj 89Kr
- Seleno 75Se
- Kobalto 60Co
- Kloro 36Cl
- Karbono 14C
- Tritio 3H (radioaktiva hidrogeno)
[redaktu] Fizika unuo
Radioaktiveco estas ankaŭ la nomo de fizika unuo, kiu mezuras la kvanton de radioaktiva materialo. Ĝi estas indikita per la numero de malintegriĝoj en la unuo de tempo.
La SI unuo de radioaktiveco estas la bekerelo.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.