Radu Vasile
El Vikipedio
Radu VASILE, naskita la 10-an de oktobro 1942 en Sibiu, estas rumana politikisto kaj historiisto.
Lia politika kariero komenciĝis post la falo de komunismo. En 1990 li aniĝis en la Kristan-Demokratia Nacia Kamparana Partio (PNTCD). De 1993 al 1998 li estis vic-prezidanto de la rumana senato. De aprilo 1998 al decembro 1999 li estis ĉefministro de Rumanio. De 2000 li estas senatano de la rumana Demokratia Partio.
En decembro 1999 li demisiis kiel ĉefministro. Je la 28-a de decembro 1999 li estis eksigita de PNTCD pro "manko de kunlaboremo".
Vasile estas edzo kaj havas tri gefilojn (Mihai, Tudor, Ioana). Li publikigis librojn pri historio kaj ekonomiko, sed ankaŭ poemojn, sub la pseŭdonimo Radu MISCHIU [miskju].
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.