Rafael Duyós Sedó
El Vikipedio
Rafael Duyós Sedó (dujos) (naskiĝis la 27-an de aprilo 1879 - mortis komence de 1930-aj jaroj) estis hispana pionira esperantisto.
Profesie infanteria kolonelo.
Kiel malnova esperantisto li gvidis kursojn, verkis bonan gramatikon kaj kun Vicente Inglada Ors li kunaŭtoris Prozo kaj Verso.
En 1903 li kunfondis en Valencio Esperanto-grupon kune kun Roman Ayza kaj Fernando Soler Valls.
[redaktu] Verkoj
- Curso práctico de Esperanto (1906)
[redaktu] Eksteraj ligoj
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Duyos Sedó (dujos) Rafael, hispano, infanteria kolonelo. Nask. 27 apr. 1879, mortis antaŭnelonge. Malnova E-isto, gvidis kursojn, verkis bonan gramatikon. Aŭtoro de Prozo kaj Verso (kun Inglada.) |