Roman Ayza
El Vikipedio
Román Ayza y Maquén estis hispana esperantisto en la pionira periodo antaŭ la unua mondmilito.
Profesie staba kolonelo kaj armea inĝeniero, membro de Sociedad Matematica Española (1913).
Li estis dua prezidanto de Hispana Societo por Propagando de Esperanto kaj kunfondinto de Esperanto-Grupo 1903, ambaŭ en Valencio. La lokan grupon li kunfondis kun infanteria kapitano Rafael Duyós Sedó kaj telegrafestro Fernando Soler Valls.
Por la libroj de Fernando Soler Valls El idioma internacional aŭiliar Esperanto al alcance de todos (vulgarización de gramática Esperanto-española) kaj El Esperanto al alcance de todos li verkis antaŭparolojn.
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Aiza Roman, hispano, staba kolonelo. Mortis. Dua prez. de Hispana Societo por prop. de E. Kunfond. de Grupo Valencia, 1903. |